Tuthelenaj Ludoj | |
ripetiĝanta sporta evento | |
---|---|
La Tuthelenaj Ludoj estas la kolektiva termino por kvar separataj sportaj festivaloj okazintaj en antikva Grekio. Tiuj kvar ludoj estis la jenaj:
Ludoj | Honorita dio | Loko | Premio | Frekvenco |
---|---|---|---|---|
Olimpikaj Ludoj | Zeŭso | Olimpio, Eliso | Olivarbranĉa krono | Ĉiun 4an jaron |
Pitiaj ludoj | Apolono | Delfo | Laŭrokrono | Ĉiun 4an jaron (2 jarojn post la Olimpikaj Ludoj) |
Nemeaj Ludoj | Zeus, Heraklo | Nemeo, Korintio | celerio | Ĉiun 2an jaron (2a kaj 4a jaro de Olimpikoj) |
Istmaj Ludoj | Pozidono | Istmio, Sikuon | Pino | Ĉiun 2an jaron (jaron antaŭ kaj jaron post la Olimpikoj) |
Partoprenantoj povis veni el la tuta Greka mondo, inklude la variajn grekajn koloniojn el Malgranda Azio al Iberio. Tamen, partoprenantoj probable devis esti tre riĉaj por pagi ekzercadon, transportadon, loĝadon, kaj aliajn elspezojn. Nek virinoj nek ne-grekoj rajtis partopreni, escepte pri tre porokazaj postaj esceptoj, kiaj por la romia imperiestro Nerono.