UBS | ||
---|---|---|
large bank • financa institucio • publika kompanio • banko vd | ||
Dum | 1854 - nekonata/nuntempe | |
Antaŭulo | Deutsche Länderbank | |
Jura formo | akcia kompanio laŭ svisa juro | |
Ĉefestro(j) | Axel A. Weber vd | |
Sidejo | Zuriko | |
Lando | Svislando | |
Estr(ar)o | Sergio Ermotti | |
Agokampo | universala banko | |
ISIN-kodo | CH0244767585 | |
Posedata de | GIC Private Limited • BlackRock • Norvegia Banko vd | |
Posedataj kompanioj | Airbus Group SE • Polybahn • Pennon Group • ODS Tower • Schloss Wolfsberg, Ermatingen • Wealthfront vd | |
TTT | Oficiala retejo | |
UBS estas svisa banko kaj financa firmao kun ĉefsidejoj en Zuriko kaj Bazelo , kiu estas precipe aktiva en valoradministrado, investo kaj borsmaklerado.
UBS estas la plej granda valoradministranto de la mondo. La banko estis kreita en 1998 per la fuzio de la bankoj Schweizerische Bankgesellschaft en Zuriko kaj Schweizerischer Bankverein en Bazelo. La antaŭuloj de la banko estis establitaj en la mezo de la 19-a jarcento [1], kaj dum sia historio transprenis kaj kunfalis kun kelkaj aliaj bankoj. UBS estis origine mallongigo por Union Bank of Switzerland (Unia Banko de Svislando).
En 2007, la banko havis 81 557 dungitojn en 50 landoj. Pli ol 30,000 el ili laboris en Ameriko.
En 2022, la svisa banko Credit Suisse renkontis financajn malfacilaĵojn. La svisa registaro negocis solvon, en kiu UBS transprenas la tutan Credit Suisse.