La Unio de Eŭropaj Futbal-Asocioj (angle Union of European Football Associations (UEFA), france Union des Associations Européennes de Football) estas la konfederacio rega instanco de la futbalo en Eŭropo. Ĝia sidejo troviĝas en Nyon, Kantono Vaŭdo en Svislando. Partoprenas nuntempe 53 naciaj federacioj ankaŭ el ŝtatoj kiuj ne situas en Eŭropo (ekzemple Israelo aŭ Turkio).