Ugarita lingvo | |
natura lingvo • antikva lingvo | |
---|---|
Ŝemida lingvaro • Nordokcidenta ŝemida lingvaro • Kanaana lingvaro | |
Skribo | ugarita alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Afrikazia lingvaro | |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | uga |
ISO 639-3 | uga |
Glottolog | ugar1238 |
Angla nomo | Ugaritic |
Franca nomo | ougaritique |
La ugarita lingvo estas nordokcidenta ŝemida lingvo,[1] malkovrita de francaj arkeologoj en 1929. Ĝi estas konata preskaŭ nur forme de skribaĵoj trovitaj en la ruinigita urbo Ugarito (moderna Ras Ŝamra), Sirio.[2][3] Studantoj de la Hebrea Biblio uzis ĝin por klarigi bibliajn hebreajn tekstojn kaj ĝi rivelis manierojn, kiel la izraelida kulturo trovis paralelojn en la najbaraj kulturoj.[3]
La ugarita priskribiĝis kiel "la plej grava literatura malkovro el antikvo depost la malĉifro de la egiptaj hieroglifoj kaj mezopotamia kojnoskribo."