Ulisse Aldrovandi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1522 en Bolonjo, Papa Ŝtato |
Morto | 4-an de majo 1605 (82-jaraĝa) en Bolonjo, Papa Ŝtato |
Lingvoj | latina |
Ŝtataneco | Papa Ŝtato |
Alma mater | Universitato de Padovo Universitato de Bolonjo |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | entomologo pentristo kuracisto pedagogo universitata instruisto zoologo botanikisto ornitologo natursciencisto geologo |
Verkoj | Monstrorum historia |
Ulisse ALDROVANDI ([[[Helpo:Prononcindiko|ulisse aldrovandi]]] (konata ankaŭ kiel Ulysses ALDROVANDUS aŭ simple Aldrovandus); naskiĝis la 11-an de septembro 1522 en Bolonjo, mortis la 4-an de majo 1605 en Bolonjo) estis itala kuracisto kaj natursciencisto.
Li unue fariĝis komercisto. Poste studis diversajn fakojn, i.a. juron, filozofion, matematikon, naturan historion kaj medicinon. Ekde 1560 li okupis profesoran postenon en la Universitato de Bolonjo. En la jaro 1568 li samloke fondis Botanikan Ĝardenon.
Aldrovandi (apud Conrad Gesner) estas konsiderata unu el la fondintoj de la moderna zoologio. Precipe liaj detalaj sistematikaj ekzamenoj lin famigis.
Lia ĉefverko estas la 11-voluma Historia animalium. El ĝi ĉefe la tri volumoj pri birdoj (Ornithologia), kompletigantaj la samnoman verkon de Gesner, akiris famon.
En Historia Monstrorum li - sen kritika ekzameno - priskribis diversajn fabelajn estaĵojn (ekz. ĥimeron kaj centaŭron), kies ekziston oni tiutempe ne pridubis. Tria konata verko estas De Monstris. Ĝi temas pri diversaj misformaĵoj de homaj korpoj.