Universitato-Kolegio de Londono (angle University College London, mallongigite : UCL ) estas brita universitata institucio aligita al la Universitato de Londono. La universitato situas en la kvartalo Bloomsbury en la distrikto Camden de Londono.
La universitato estas membro de pluraj internaciaj organizoj: membro de la Asocio de Britaj Ŝtatkomunumaj Universitatoj (Association of British Commonwealth Universities, ACU), la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj (League of European Research Universities, LERU, Ligue européenne des universités de recherche), la Asocioj de Esploraj Universitatoj (Association of Research Universities, URA), la Eŭropa Reto por Trejnado en Ekonomia Esplorado (ENTER) kaj la Asocio de Eŭropaj Universitatoj (EUA). Krome, ĝi estas membro de neoficiala "triangula" grupo de la universitatoj de Kembriĝo, Londono kaj Oksfordo.[1][2][3]