La Universitato de Lejdeno (nederlande Universiteit Leiden) estas la plej antikva universitato en Nederlando kaj estis fondita en la 8-a de februaro 1575 en Lejdeno. Ĝi interalie membras en la Ligo de Eŭropaj Esploraj Universitatoj.
La universitato havas sep fakultatoj (ses en Lejdeno kaj unu en Hago) kun pli ol 28 000 studentoj en 2017. Diplomitoj de la Universitato de Lejdeno ricevis 16 Nobel-premiojn.[1]