Universitato de Parizo | ||
---|---|---|
universitato en Francio eksa ento universitato | ||
moto | Hic et ubique terrarum (Ĉi tie kaj ie ajn sur la Tero) | |
Informoj | ||
fondodato | 1896 | |
Situo | ||
Geografia situo | 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo)48.8486111111112.3436111111111Koordinatoj: 48° 50′ 55″ N, 2° 20′ 37″ O (mapo) | |
lando | Francio | |
urbo | Parizo | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
| ||
La Universitato de Parizo (en franca: Université de Paris), metonimie konata kiel Sorbono (en franca: [sɔʁbɔn]), estis universitato en Parizo, Francio, aktiva en 1150–1793, kaj 1806–1970.
Aperinta ĉirkaŭ 1150 kiel korporacio asocia kun la katedrala lernejo de Nia Sinjorino de Parizo, ĝi estis konsiderata la dua plej malnova universitato de Eŭropo.[1] Oficiale ĉartigita en 1200 de la reĝo Filipo la 2-a de Francio kaj agnoskita en 1215 fare de la papo Inocento la 3-a, ĝi estis poste kromnomita laŭ sia teologia Kolegio de Sorbonne, siavice fondita de Robert de Sorbon kaj ĉartigita de la franca reĝo Ludoviko la 9-a ĉirkaŭ 1257.
Internacie tre bone reputaciita pro sia akademia atingaro en homaj sciencoj jam ekde la Mezepoko – notinde en teologio kaj filozofio – ĝi enkondukis kelkajn akademiajn normigojn kaj tradiciojn kiuj pluis ekde tiam kaj disvastigis internacie, kiel la doktorigaj gradoj kaj la "studentnacioj". Grandaj nombroj de papoj, reĝfamilianoj, sciencistoj kaj intelektuloj estis edukitaj en la Universitato de Parizo. Kelkaj el la tiamaj altlernejoj estas ankoraŭ videblaj proksime al la Panteono kaj al la Luksemburga Ĝardeno: nome Collège des Bernardins (18, rue de Poissy 75005), Hotel de Cluny (6, Place Paul Painleve 75005), College Sainte Barbe (4, rue Valette 75005), College d'Harcourt (44 Boulevard Saint-Michel 75006), kaj Cordeliers (21, Rue Ecole de Medecine 75006).[2]
En 1793, dum la Franca Revolucio, la universitaro estis fermita kaj fare de la Revolucia Konvencio, la lernejaj instalaĵoj kaj konstruaĵoj estis venditaj.[3] Nova Universitato de Francio anstataŭis ĝin en 1806 per kvar sendependaj fakultatoj: nome Fakultato de Beletroj (france: Faculté des Lettres), Fakultato de Juro (poste inkludanta Ekonomikon), la Fakultato de Scienco, la Fakultato de Medicino kaj la Fakultato de Teologio (fermita en 1885).
En 1970, post la okazaĵoj de Majo de 1968, la universitato estis dividita en 13 aŭtonomaj universitatoj.