Universitato de Turku Turun yliopisto, Åbo universitet, Universitas Aboensis | ||
---|---|---|
universitato | ||
moto | Vapaan kansan lahja vapaalle tieteelle La donaco de libera nacio al libera scienco | |
Informoj | ||
fondodato | 1920 | |
speco | ŝtata | |
Situo | ||
Geografia situo | 60° 27′ 15″ N, 22° 17′ 5″ O (mapo)60.45416666666722.284722222222Koordinatoj: 60° 27′ 15″ N, 22° 17′ 5″ O (mapo) | |
lando | Finnlando | |
urbo | Turku, Finnlando | |
Nombroj | ||
nombro de studentoj | 19 722 (en majo 2018) | |
nombro de kunlaborantoj | 3 412 | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
filiita al | ||
vd | ||
filioj | ||
vd | ||
| ||
La Universitato de Turku (finne Turun yliopisto, svede Åbo universitet, latine Universitas Aboensis) estas finnlingva publika universitato en Finnlando. Ĝi lokiĝas en la urbo Turku, kaj estis fondita en la jaro 1920, kiel la unua finnlingva universitato tutmonde. Oni ne konfuzu ĝin kun la svedlingva universitato Åbo Akademi en la sama urbo, fondita du jarojn antaŭe, kaj ankaŭ ne kun la iama Reĝa Akademio en tiu urbo kiu en 1828 translokiĝis al Helsinko kaj fariĝis la nuna Universitato de Helsinko.
En majo 2018 en ĝi studis 19 722 studentoj. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.