La Universitato de Upsalo (svede Uppsala universitet) en la sveda urbo Upsalo estas la plej malnova publika universitato en Skandinavio. Ĝi estis fondita la 27-an de februaro 1477, sed ne funkciis sub la regado de Gustavo Vasa kaj certan tempon poste. En 1595 la universitato denove komencis sian laboron. Studis en ĝi interalie Carl Michael Bellman, Christopher Polhem, Gustaf Fröding kaj Carl von Linné. De 1891 ĝis 1892 instruis tie Théophile Cart. La institucio apartenas al la Koimbra Grupo, internacia asocio de 41 universitatoj en Eŭropo.