Urano | |
Planedo | |
astronomia simbolo
| |
Urano fotita la 20-an de januaro 1986 de la usona kosmoesplorilo Voyager 2, la nura kiu vizitis ĝin.
| |
glacia giganta planedo • ekstera planedo • Ter-ekstera planedo | |
---|---|
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Urano, Uranio vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | William Herschel[1] |
Dato de malkovro | 13-a de marto 1781[1] |
Loko de malkovro | Bath[1] |
Unua superflugo | Voyager 2 (24-an de januaro 1986) |
Unua enorbitiĝo | Neniam |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
2 876 679 082 km (19,23 AU) 2 748 938 461 km (18,38 AU) 3 004 419 704 km (20,08 AU) |
Discentreco | 0,044 405 586 |
Meza anomaliangulo | 142,955717° |
Klinangulo | 0,772556° (rilate al la ekliptiko); 6,48° (rilate al la suna ekvatoro); 1,02° (rilate al la ebeno de Laplace) |
Periodo | 30 799,095 tagoj (84,32 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 6,81 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
73,989821° |
Argum. de periapsido | 96,541318° |
Naturaj satelitoj Ringoj |
Jes, 27 Jes |
Fizikaj ecoj | |
Diametro Ekvatora diametro Polusa diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
51 118 km vd (51 118 ± 8) km (49 946 ± 40) km 0,0229 ± 0,0008 8,1156 × 109 km2 6,833 × 1013 km3 |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
(8,6810 ± 0,0013) × 1025 kg 1,27 × 103 kg/m3 8,69 m/s2 21,3 km/s |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
−0,71833 tagoj (malantaŭen) |
Aksa kliniteco | 97,77° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo - Minimuma - Averaĝa - Maksimuma |
49 K (je 0,1 baroj) 53 K (je 0,1 baroj) 57 K (je 0,1 baroj) |
Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,51 0,300 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
5,9 vd 5,9 5,32 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
3,3" 4,1" |
Urano estas la sepa planedo de la sunsistemo kaj membras klason de la eksteraj, jupitersimilaj planedoj. Ĝi estas la 4-e plej peza kaj 3-e plej granda planedo en la sunsistemo. Urano eltroviĝis 1781 kaj nomiĝis laŭ la helena dio de ĉielo, Urano.
La malnova simbolo de Urano similas la simbolon de Marso. La nova simbolo anstataŭas la sagon per "H" laŭ Herschel, la malkovrinto, kaj estas malpli intermiksebla.
Kontraŭe al kutima miskompreno, ĝi estas – dum bonaj kondiĉoj – videbla nudokule, se oni rigardas atente la stelplenan ĉielon malproksime de konstruaĵoj, vojoj kaj aliaj similaj prilumitaj objektoj.
Uranon tamen neniam rimarkis la antikvuloj, pro ĝia malforta brilo[2] kaj malrapida ŝajna movo. Malkovrata de William Herschel la 13-a de marto 1781, ĝi estas la unua planedo malkovrita helpe de teleskopo.
La akso de Urano klinas 97.9 gradojn el la poluso de sia orbito. Urano havas multenombrajn lunojn (27 nun konatajn) kaj maldikajn ringojn. La regulaj satelitoj kaj la ringoj orbitas en la ekvatora ebeno de la planedo, ebeno do preskaŭ orta kun la ekliptiko.
La ena strukturo de Urano similas tiun de Neptuno: ambaŭ malsimilas al la gasgigantoj Jupitero kaj Saturno, kaj pro tio oni kelkfoje nomas Uranon kaj Neptunon "glaciaj gigantoj" aŭ "sub-gigantoj".
Kiel la aliaj sunsistemaj gasgigantoj, ankaŭ Urano posedas abundan lunaron, plurajn ringojn, kaj rimarkindan magnetosferon.