Urbopalaco de Rennes | |
france: Hôtel de ville de Rennes | |
monumento | |
Oficiala nomo: Mairie de Rennes | |
Lando | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Ille-et-Vilaine |
Municipo | Rennes |
Konstruaĵo | Palaco |
Situo | Placo de la Urbodomo de Rennes |
- koordinatoj | 48° 6′ 41″ N 1° 40′ 48″ U / 48.11139 °N, 1.68000 °U (mapo) |
Arkitekto | Jacques Gabriel |
Stilo | baroka |
Konstruo | 1734-1743 |
Posedanto | komunumo de Rennes |
Registrita MH | 1940 |
Klasita MH | 1962-1963[1] |
Situo enkadre de Francio
| |
Situo enkadre de Rennes
| |
Vikimedia Komunejo: Hôtel de ville de Rennes | |
La urbodomo aŭ urbopalaco de Rennes, (france 'mairie de Rennes' aŭ 'hôtel de ville de Rennes'), estas la konstruaĵo kie laboras la administracio de la urbo kaj kie kunvenas la elektitaj urbaj konsilianoj.
La urbodomo de Rennes estis konstruata de 1734 ĝis 1743 de Jacques V Gabriel sekve de la granda incendio de Rennes en 1720[1] tiam Toussaint-François Rallier du Baty estis urbestro.
En ĝia norda pavilono loĝis la jura fakultato[2] kaj la scienca fakultato[3] de 1840 ĝis la inaŭguro de la universitata palaco en 1855[4].
Ĝi estis ege rearanĝita de Emmanuel Le Ray dum la unua mandato de Jean Janvier ; kiu okaze de sia ekestrado konsideris ĝin « maldigna de ĉefurbo, eĉ de multe malpli grava urbo ol Rennes »[5]. Grandega ŝtuparo estis konstruita en la suda pavilono kaj internaj aranĝoj estis faritaj por pliuzebligi la ĉambrojn.
Plej multaj urbaj servoj loĝas tie. Ĝi konsistas el du klasikaj konstruaĵoj ligitaj per kvaroncirkla malpli dika parto, kun horloĝturo malantaŭe. En la norda pavilono estas la "Panteono de Rennes", kiu estas la ĉambro memore al la mortintoj de la milito 14-18 ; ĝia konstruo estis decidita sub la estrado de Janvier ekde la 18-a de Novembro 1918. La suda pavilono enhavas belegan vestiblon en formo de portiko kun kolonoj el rozkolora marmoro[6].
La konstruaĵo estis klasita 'Monumento Historia' por la unua fojo en 1922, iniciatita de Jean Janvier. Tiu decido pri la klasado de la fasadoj estis nuligita. La tuta monumento estis registrita per decido la 13-an de septembro 1940, poste du decidoj pri klasado okazis en la 12-a de marto 1962 kaj en la 23-a de aŭgusto 1963[1].