Urborajto estas privilegio donata al loĝloko por mem estri sin kaj havi kelkajn aliajn liberecojn. Plej ofte ĝi estis donata de terposedantoj en la Mezepoko.
Bazaj partoj de urbaj rajtoj estis la rajto konstrui defendan muron, okazigi bazarojn kaj postuli doganojn. La bazara rajto estis ofte donita ankaŭ al vilaĝoj ne-urbaj kaj do konsistigas malpli altan ŝtupon.
La privilegiaroj de kelkaj urboj ofte sekvis kiel modeloj por aliaj urboj kaj tiel akiris certan konatecon. Tiel la "Magdeburga juro" disvastiĝis tra grandaj partoj de orienta Eŭropo; la "juro de Lübeck" etendiĝis al hansaj kaj aliaj urboj ĉe la bordo de la Balta maro.