La uroboro (greke Οὐροβόρος = „memmanĝanto“, laŭvorte „vostovoranto“; de la greka ouros „vosto“ kaj bóros „voranta“) estas jam en la ikonografio de la antikva Egiptujo dokumentita bildo-simbolo. Ĝi montras serpenton, kiu murdas sin en la vosto kaj formante tiel fermitan cirklon.
Tiu figuro reprezentis multajn konceptojn tra la generacioj, inkluzive de cikleco, kreita unueco, mem-referenceco kaj unu el la arketipoj en la instruo de Carl Gustav Jung.
La scienca nomo de la armadileca dazipa lacerto (Ouroborus cataphractus), estis donita al ĝi ĉar tiu lacerto estas unika pro tio ke ĝi povas enŝovi sian pikan voston en sian buŝon kaj tiel krei ringon el dornoj rememorigan pri la oroborus.
En la moderna kunteksto ĝi servas kiel la simbolo de mem-referenceco.