Usona Enlanda Milito | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
blua: unia ŝtato
flava: sklaveca ŝtato bruna: konfederacia ŝtato helaj koloroj: teritorio | |||||||
interna milito | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko | Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko | ||||||
Komandantoj | |||||||
Abraham Lincoln Winfield Scott George B. McClellan Henry Wager Halleck Ulysses S. Grant Gideon Welles |
Jefferson Davis P.G.T. Beauregard Joseph E. Johnston Robert E. Lee Stephen Mallory | ||||||
Forto | |||||||
2 200 000 | 1 064 000 | ||||||
Perdoj | |||||||
110 000 falintaj en batalo 360 000 mortintoj sume 275 200 vunditaj |
93 000 falintaj en batalo 258 000 mortintoj sume 137 000 vunditaj | ||||||
La Usona Enlanda Milito (angle American Civil War), plibone konata en Usono simple kiel la Enlanda Milito aŭ sub aliaj nomoj, estis enlanda milito de 1861 ĝis 1865. Sep sudaj, sklavecaj ŝtatoj aparte deklaris secesion el kaj kunfondis la Konfederaciitajn Ŝtatojn de Ameriko, kromnomitan « Konfederacio » aŭ « Sudo ». Al la nova sendependa lando aniĝis kvar pliaj usonaj ŝtatoj : kvankam la Konfederacio entute postulis la kontrolon de dektri ŝtatoj kaj de pliaj okcidentaj teritorioj, ĝi neniam estis oficiale agnoskita de eksteraj landoj. La usonaj ŝtatoj, kiuj ne deklaris secesion, fariĝis la « Unio » aŭ « Nordo ». La milito originis pro konfliktaj vidpunktoj pri sklaveco en Usono, kaj precipe pri ties enkonduko en la okcidentajn teritoriojn[1]. Post kvar jaroj, dum kiuj multaj intensaj bataloj kaŭzis la morton de pli ol 600 000 uniaj kaj konfederaciaj militistoj kaj detruis grandan parton de la sudaj ŝtatoj, fine disfalis la Konfederacio. Sklaveco estis aboliciita kaj komenciĝis malfacila periodo de rekonstruado, dum kiu oni cetere klopodis pri nacia repaciĝo kaj protekto de la civilaj rajtoj de la nove liberigitaj sklavoj.
En la usona prezidanta elekto de 1860 kontraŭis la Respublikana Partio kaj ties kandidato Abraham Lincoln la enkondukon de sklaveco en la teritoriojn. Lincoln venkis la baloton, sed iom antaŭ lia enoficiĝo planita je la 4-a de marto 1861, sep sklavecaj kotonaj ŝtatoj formis la Konfederacion. La unuaj ses apartigantaj ŝtatoj estis tiuj, kiuj havis la plej grandan proporcion de sklavoj en siaj loĝantaroj (entute 48,8%)[1]. La eloficiĝanta demokratia prezidanto James Buchanan, samkiel Lincoln, deklaris tian secesion kontraŭleĝa. En sia inaŭgura parolado deklaris Lincoln, ke li ne deziris iniciati enlandan militon. La ok lastaj sklavecaj ŝtatoj daŭre rifuzis aniĝon al la Konfederacio. Konfederaciaj fortoj, dume, konkeris kaj ekokupis pluraj usonajn fortikaĵojn en la teritorio, de kiu ili postulis kontrolon. Post malsukcesa packonferenco, ambaŭ partioj de tiam ekpreparis militon. Estroj de la konfederacio, konforme al la slogano "King Cotton", malĝuste planis favoran intervenon de la eŭropaj landoj pro ilia ekonomia dependeco al kotono.