Uusimaa

Uusimaa
Provinco
FlagoBlazono
provinco de Finnlando, NUTS-2-regiono [+]

LandoFinnlando

ĈefurboHelsinko
- koordinatoj60° N, 25° O (mapo)60.2524.5Koordinatoj: 60° N, 25° O (mapo) [+]
Akvokolektejo9 568,85 km² (956 885 ha) [+]
Areo9 568,85 km² (956 885 ha) [+]

Loĝantaro1 704 607 [+] (januaro 2021)
Denseco178,14 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoOrient-Eŭropa Horzono, UTC+02:00, UTC+03:00 [+]
ISO 3166-2FI-18

Uusimaa (Tero)
Uusimaa (Tero)

Uusimaa (Uusimaa)
Uusimaa (Uusimaa)
DEC

Map
Uusimaa

Vikimedia Komunejo:  Uusimaa [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Uusimaa ([ˈuːsimɑː], traduko "Novlando", svede Nyland [ˈnyːland]) estas la plej popolriĉa provinco de Finnlando. Laŭ la stato de 2021 en la provinco vivis 1 704 607 loĝantoj sur areo de 9 568,85 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 178 loĝantoj/km². La ĉefurbo estas Helsinko. Ekde la 1-a de januaro 2011 la najbara provinco Orienta Uusimaa estis aligita al Uusimaa.

aro da apudmarbordaj insuletoj ĉe Raseborg, viditaj el aviadilo.
Porvoo ĉe la Porvoo-rivero.
Nuboskrapulo en Kivenlahti, Espoo.

En la 9-a jarcento, en la epoko de la Vikingoj, komerca vojo de okcidento al oriento pasis la teritorion. Ĝis la 12-a jarcento la areo estis nur malmulte loĝata de estonoj kaj iuj parencoj de la finnoj el la pli norda teritorio Kanta-Häme, kiuj regule pasis tra la areo por atingi la maron kaj reveni hejmen. Post la 12-a jarcento la teritorio estis parto de Svedio kaj la loĝado rapide plimultiĝis. La kompare al la regiono Origina Finnlando (finne Varsinais-Suomi; svede Egentliga Finland), la historia kerno de Finnlando, pli malfrua setlado kaŭzis la nomon "Novlando" (Uusimaa / Nyland).

Post la jaro 1809, kiam la svedoj devis cedi Finnlandon al la Rusia Imperio, la ĉefurbo de Finnlando estis translokigita de Turku (Åbo) al Helsinko kaj la procentaĵo de finnlingvanoj en la regiono tre plifortiĝis. Transloĝiĝo el finnparolantaj areoj al Uusimaa kaŭzis, ke la finna fariĝis en la 20-a jarcento denove la pleja lingvo en la marborda regiono de Uusimaa.

La bordoj de la lago Tuusulanjärvi (inter la komunumoj Tuusula kaj Järvenpää) fine de la 19-a jarcento altiris multajn artistojn, kiuj por la ekesto de finna nacia konscio havis grandan signifon: inter ili estis la komponisto Jean Sibelius, la verkisto Juhani Aho kun sia edzino, la pentristino Venny Soldan-Brofeldt, kaj la pentristo Pekka Halonen. Ankaŭ la verkisto Aleksis Kivi pasigis siajn lastajn jarojn tie. La plej granda lago en la provinco Uusimaa estas Lohjanjärvi.


Developed by StudentB