Ĉi tiu artikolo temas pri planedo de Sunsistemo. Koncerne aliajn signifojn aliru la apartigilon Venuso. |
Venuso | |
Planedo | |
astronomia simbolo
| |
ena planedo • Ter-interna planedo | |
---|---|
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Venuso vd |
Malkovro | |
Dato de malkovro | Pratempo |
Unua superflugo | Mariner 2 (14-an de decembro 1962) |
Unua enorbitiĝo | Venera 9 (20-an de oktobro 1975) |
Unua surteriĝo | Venera 7 (15-an de decembro 1970) |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
108 208 930 km (0,72 AU) 107 476 259 km (0,72 AU) 108 942 109 km (0,73 AU) |
Discentreco | 0,0067 |
Meza anomaliangulo | 50,115° vd |
Klinangulo | 3,395° vd |
Periodo | 224,70069 tagoj |
Meza cirkulrapido | 35,02 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
76,68° |
Argum. de periapsido | 54,85229° |
Naturaj satelitoj Ringoj |
Neniu Neniu |
Fizikaj ecoj | |
Diametro - Plateco - Areo - Volumeno |
(12 103,6 ± 2,0) km < 0,0002 4,60 × 108 km2 9,28 × 1011 km3 |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
4,8676 × 1024 kg 5,24 × 103 kg/m3 8,87 m/s2 10,36 km/s |
Rotacia periodo - Sidera periodo |
-243,0185 tagoj |
Aksa kliniteco | 177,36° |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca premo | 9 200 000 Pa (92 bar) |
Surfaca temperaturo | 737 K |
Geometria albedo Albedo laŭ Bond |
0,67 0,90 |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
-4,8 vd -3,8 -4,6 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
9,7" 66,0" |
Venuso estas la dua plej ena planedo de la Sunsistemo, kaj la sesa plej granda. En sia orbito, ĝi estas la planedo kiu plej proksimas al la Tero. Venuso estas la dua plej brila natura objekto de la Tera nokta ĉielo, post la Luno. Ĉar ĝia orbito estas pli malgranda ol tiu de Tero, ĝi ĉiam ŝajnas proksima al la Suno: ĝia plej granda elongacio (ŝajna distanco de la Suno) estas 47,8°.
Venuso montras fazojn, similaj al la lunaj fazoj. Observinte ilin, Galilejo konvinkiĝis pri la vereco de la suncentrisma teorio de Koperniko.
La Simbolo de Venuso (♀) estas la simbolo de la diino Venuso, la romia ekvivalento de la greka diino de amo Afrodito, nome romia diino de amo kaj beleco. La simbolo konsistas el cirklo kun kruco malsupre, kaj ĝi simbolas la aspekton de Venuso. Jam en antikvaj tempoj, la simbolo estis uzita en astrologio kaj astronomio por indiki la planedon Venuso. La simbolo de la planedo (♀) montras ŝian stiligitan manspegulon kaj identas la simbolon de la ina sekso.