Venuso (planedo)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri planedo. Por informoj pri la samnoma romia diino, vidu la artikolon Venuso (diino).
Venuso ♀
Planedo
astronomia simbolo
astronomia simbolo
ena planedo • Ter-interna planedo
Astronomia simbolo vd
Nomita laŭ Venuso vd
Malkovro
Dato de malkovro Pratempo
Unua superflugo Mariner 2
(14-an de decembro 1962)
Unua enorbitiĝo Venera 9
(20-an de oktobro 1975)
Unua surteriĝo Venera 7
(15-an de decembro 1970)
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
- Apoapsido
108 208 930 km (0,72 AU)
107 476 259 km (0,72 AU)
108 942 109 km (0,73 AU)
Discentreco 0,0067
Meza anomaliangulo 50,115° vd
Klinangulo 3,395° vd
Periodo 224,70069 tagoj
Meza cirkulrapido 35,02 km/s
Longitudo de
suprenira nodo
76,68°
Argum. de periapsido 54,85229°
Naturaj satelitoj
Ringoj
Neniu
Neniu
Fizikaj ecoj
Diametro
- Plateco
- Areo
- Volumeno
(12 103,6 ± 2,0) km
< 0,0002
4,60 × 108 km2
9,28 × 1011 km3
Maso
- Denso
- Surfaca falakcelo
- Liberiga rapido
4,8676 × 1024 kg
5,24 × 103 kg/m3
8,87 m/s2
10,36 km/s
Rotacia periodo
- Sidera periodo

-243,0185 tagoj
Aksa kliniteco 177,36°
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca premo 9 200 000 Pa (92 bar)
Surfaca temperaturo 737 K
Geometria albedo
Albedo laŭ Bond
0,67
0,90
Observaj ecoj
Videbla magnitudo
- Minimuma
- Maksimuma
-4,8 vd
-3,8
-4,6
Angula diametro
- Minimuma
- Maksimuma

9,7"
66,0"
vdr

Venuso estas la dua plej ena planedo de la Sunsistemo, kaj la sesa plej granda. En sia orbito, ĝi estas la planedo kiu plej proksimas al la Tero. Venuso estas la dua plej brila natura objekto de la Tera nokta ĉielo, post la Luno. Ĉar ĝia orbito estas pli malgranda ol tiu de Tero, ĝi ĉiam ŝajnas proksima al la Suno: ĝia plej granda elongacio (ŝajna distanco de la Suno) estas 47,8°.

Venuso montras fazojn, similaj al la lunaj fazoj. Observinte ilin, Galilejo konvinkiĝis pri la vereco de la suncentrisma teorio de Koperniko.

Simbolo de Venuso.

La Simbolo de Venuso () estas la simbolo de la diino Venuso, la romia ekvivalento de la greka diino de amo Afrodito, nome romia diino de amo kaj beleco. La simbolo konsistas el cirklo kun kruco malsupre, kaj ĝi simbolas la aspekton de Venuso. Jam en antikvaj tempoj, la simbolo estis uzita en astrologio kaj astronomio por indiki la planedon Venuso. La simbolo de la planedo () montras ŝian stiligitan manspegulon kaj identas la simbolon de la ina sekso.


Developed by StudentB