Vertica figuro

La vertica figuro de triangula prismo estas izocela triangulo. La triangula edro faras la mallongan randon, kaj la du kvadrataj edroj faras la longajn randojn. Mallonga skribmaniero por ĉi tiu vertica figuro estas vertica konfiguro 3.4.4
La vertica figuro por nekonveksa Granda dudekedro estas regula kvinlaterostelo {5/2}.

En geometrio vertica figuro estas la figuro vidata kiam angulo de pluredro aŭ hiperpluredro estas tranĉita for.


Developed by StudentB