La Vestfalia Paco aŭ jure pli precize la Vestfalia Pac-Traktato, estis packontrakto subskribita je la 24-a de oktobro 1648 en la vestfaliaj urboj Münster kaj Osnabrück. Ĝi finis la Tridekjaran Militon (1618-1648).
Per la paco finiĝis ankaŭ la Okdekjara Milito, la batalo de Unuiĝinta Nederlando pri sendependeco de Hispanio, kaj komenciĝis la ekzisto de la Svisa Konfederacio. Ĝenerale ĝi estis paco inter katolikismo kaj protestantismo.
La pac-interkonsento malgrandigis la potencon de la germana imperiestro favore al la imperiaj statoj; ĝi signifis la disigon de la regno al pli-malpli suverenaj ŝtatetoj kaj per tio la finon de unuece regata Germanio.
La pac-traktado komenciĝis en 1641 en Hamburgo; dum tiuj antaŭ-traktadoj oni precipe decidis pri la loko kaj la partoprenantoj de la finaj pac-konferencoj. Tiuj dividiĝis al du lokoj:
La divido celis eviti rivalecon inter Francio kaj Svedio kaj rektan kontakton inter Svedio kaj la papa ambasadoro (nuncio).
Estis antaŭkonsentite, ke decidoj validu nur post akcepto en ambaŭ lokoj. Ĉiutage rajdistoj transportis protokolojn inter la du urboj per distanco de 50 kilometroj.
Resume la plej gravaj internaciaj sekvoj de la traktato estis:
Por la regiono de Osnabrück estis decidita: La regado ŝanĝiĝas inter katolika kaj protestanta reganto. La alia rezidu dume en ekstera urbeto.
Religie la traktato agnoskis katolikismon, protestantismon kaj kalvinismon kaj donis al regantaj princoj la rajton, decidi pri la religio de siaj subuloj (cuius regio, eius religio = latine, "kies regiono, ties religio").