Vetero

Meteorologia atlaso (1887).
Profesia meteorologia mapo de Nordameriko.
Mapo de precipitaĵo dum la ŝtormo kaj forta neĝofalo je 2013.

Vetero ĝenerale estas iaj variaj fenomenoj, kiu okazas en la atmosfero de planedo, en precizaj momento kaj loko.[1] Ĝi estas difinita per diversaj meteologiaj variabloj[2]​ kiel la temperaturo, la premo, la vento, la sunradiado, la humideco kaj la precipitado.[3][4] Ĉe Tero la esencaj veter-fenomenoj okazas en la malalta tavolo de nia atmosfero, nome la troposfero,[5] nome la tavolo sub la stratosfero, estante la malsupra tavolo de la atmosfero kiu estas en kontakto kun la tera surfaco. Ege gravas diferencigi la konceptojn de vetero kaj klimato, kiu referencas al la averaĝaj atmosferaj kondiĉoj kiuj estas karakteroj de preciza loko aŭ areo.[6]​ Tiujn averaĝojn oni ĉirkaŭkalkulas laŭ periodoj de kelkaj jardekoj. La scienco, kiu studas veteron kaj klimaton, estas konata kiel meteologio (aŭ meteorologio).[7]

Vetero estu ĉi tie la konstanta ŝanĝiĝanta stato de la tera atmosfero kaj ankaŭ de la tersupraĵo. Tiuj ŝanĝiĝoj estas kaŭzata de internaj dinamikaj fortoj kaj de la suna energio (alfluo de radiado modifikata de ŝanĝiĝanta nubaro). En malvasta senco temas pri loka vetero ampleksanta nur kelkajn sekundojn aŭ minutojn kaj nur la spacon ĉirkaŭ la determinatan lokon kaj ĝis la horizonto, sed en vaste ampleksa senco temas pri tutmonda (globala) vetero kaj povus ampleksi eĉ multajn jarojn. Plej ofte temas pri relative mallongaj tempospacoj ampleksantaj ĉirkaŭ dek minutojn kaj loka ĉirkaŭaĵo, speciale se temas pri sinoptika observado de meteorologiaj oficiaj servoj.

La vetero estas pelita de aerpremo, la temperaturo kaj la diferencoj de humideco inter unu loko kaj alia. Tiuj diferencoj povas okazi pro la angulo de la suno sur ajna preciza loko, kiu varias laŭ latitudo el la tropikoj.[8] La forta kontrasto de temperaturo inter la polusa aero kaj la tropika aero okazigas la atmosferan cirkuladon de plej granda skalo: la ĉelo de Hadley, la ĉelo de Ferrel, la ĉelo polusa kaj la ŝprucfluo.[8]​ Sistemojn de vetero en la mezaj latitudoj, kiel la ciklonoj ekstertropikaj, okazigas nestabilaĵoj de la ŝprucfluo. Ĉar la akso de la Tero estas klina rilate al la orbita ebeno, la sunlumo venas laŭ diferencaj anguloj en la diversaj monatoj de la jaro. Sur la surfaco de la Tero, la temperaturoj normale varias jare inter ±40 °C.[8] Laŭlonge de jarmiloj, ŝanĝoj en la orbito de la Tero povas rezulti en ŝanĝoj pri la kvanto kaj distribudo de la sunenergio ricevita de la Tero, tial influante la tutmondan klimaton, sed tio ne estus veteraj fenomenoj.

La diferencoj de temperaturo de la tera surfaco siavice okazigas premdiferencojn. La plej altaj altitudoj estas pli malvarmaj ol la malaltaj pro diferencoj en varmiĝo pro premo. La veterprognozo estas la aplikado de la scienco kaj de la teknologio por antaŭscii la staton de la atmosfero en la estonteco ĉe difinita loko. La sistemo ne estas preciza nek regula; malgrandaj ŝanĝoj en parto de la sistemo povas kreskiĝi kaj okazigi grandajn efikojn en la tuta sistemo; povas okazi ankaŭ neantaŭviditajn ŝanĝojn. Laŭlonge de la historio, ekzistis multaj homaj klopodoj por kontroli la veteron kaj ekzistas pruvaro, ke homaj aktivecoj kiel la agrikulturo kaj la industrio modifis la atmosferajn modelojn.

La vetero varias je tempo kaj loko kaj estas ege diverseca; ĝi havas eminentan rilaton por homa agado, vivado kaj laborado kaj planado. Ege esenca estas la ĉeesto aŭ neĉeesto de akvo kaj kondensignukleoj en la aero, ĉar ilia ĉeesto estas nepre necesa kondiĉo por kondensiĝ-procezoj. Kiel kondensignukleoj efikas ekzemple etaj substanceroj el fumojNaCl-saleroj el maro ĵetitaj de vento aŭ egaj marondoj en la aeron. Ĉar la kondensiĝ- kaj sublimaci-procezoj liveras varmenergion - antaue nur latente/malkaŝe ekzistantan, tiaj procezoj gravas por dinamikaj ekstarigoj (generaj procezoj). Do la sistemo suno-tero kune kun la movado de la tero ĉirkaŭ la suno ene de unu jaro (vd. ekliptiko) kaj la rotacio de la tero mem ĉirkaŭ sia akso ene de uno tago (vd. tera akso) kaj la dekliniĝangulo de la tera akso verso la ĉirkaŭsuna orbitebeno (ĉ. 23°) ege determinas la variadon de la meteorologikaj elementoj. Ili havas markantajn osciladojn (multajfrekventajn ondojn, ondegojn kaj ondetojn), speciale tiajn, kiuj rilatas al tagnokt- kaj jar-periodojn.

La studo pri kiel funkcias la vetero en aliaj planedoj estis utilaj por kompreni ĝian funkciadon en la Tero. Fama loko en la Sunsistemo, estas la Granda Ruĝa Makulo, estas kontraŭciklona ŝtormo, kiu ekzistas ekde almenaŭ 300 jaroj. Tamen, la vetero ne limiĝas al planedaj korpoj. La korono de stelo perdiĝas konstante en la spaco, kreante tion kio esence estas tre maldika atmosfero tra la Sunsistemo. La transporto de amaso elpelita el la Suno estas konata kiel suna vento.

  1. Servicio Nacional de Meteorología e Hidrología (SeNaMHi) (Septembro 2018). Un buen clima. Glosario de términos meteorológicos. Peruo. p. 8.
  2. Instituto de Hidrología, Meteorología y Estudios Ambientales (IDEAM) (Aŭgusto 2019). Glosario Meteorológico. Arkivigite je 2021-08-30 per la retarkivo Wayback Machine Kolombio. p. 286.
  3. Rodríguez Jiménez, Rosa María; Benito Capa, Águeda; Portela Lozano, Adelaida (2004). Meteorología y Climatología. Fundación Española para la Ciencia y la Tecnología (FECYT). p. 12 ĝis 33. Arkivita el originalo la 4an de decembro 2020.
  4. Merriam-Webster Dictionary. Weather. Alirita la 27an de Junio 2008.
  5. Glossary of Meteorology. Hydrosphere. Arkivita la 15an de marto 2012 en Wayback Machine. Alirita la 27an de Junio 2008.
  6. «Diccionario y glosario en climatología». Laboratorio de Climatología - Universitato de Alikante. Lasta ĝisdatigo: 8a de Septembro 2016.
  7. Wragg, David W.. (1973) A Dictionary of Aviation. Osprey. ISBN 9780850451634.
  8. 8,0 8,1 8,2 L., Hartmann, Dennis (2016-01-02). Global physical climatology. Elsevier. pp. 165–76. ISBN 9780123285317

Developed by StudentB