Veturilo (Varsovio)

Veturilo
sistemo de pruntepreneblaj bicikloj
Zamenhof/Esperanto-objekto
bike rental (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1-a de aŭgusto 2012 vd
Lando(j) Pollando vd
Situo Varsovio
Posedata de Zarząd Transportu Miejskiego w Warszawie vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Biciklo «Veturilo» kun la koloroj de la flago de Ukrainio.
Bicikla stacio de Veturilo ĉe la Placo de Tri Krucoj (Plac Trzech Krzyży) en Varsovio.

Veturilo, Varsovia Publika Biciklo (pole Veturilo, Warszawski Rower Publiczny) estas sistemo de pruntepreneblaj bicikloj en Varsovio, Pollando, kiu funkcias ekde aŭgusto 2012.

La sistemo estas funkciigata de kompanio Nextbike.

La nomo Veturilo de la sistemo venas de Esperanto, kaj estis elektita dum interreta konkurso. El preskaŭ milo da senditaj proponoj la ĵurio komence elektis ses. En la sekva paŝo, kadre de reta voĉdonado oni elektis la nomon «Veturilo» (por ĝi voĉdonis 32%); la ceteraj proponoj estis: Wawabike (26%), Ziuuu (12%), Rowerynka (12%), Bajker (11%), kaj Wabik (6%). La venkintan nomon proponis varsovia membro de Pola Esperanto-Junularo, Mateusz Kempisty.[1]

  1. What’s the origin of Veturilo name?. Arkivita el la originalo je 2013-05-01. Alirita 2012-08-26 .

Developed by StudentB