Viena Psikoanaliza Societo | ||
---|---|---|
scienca societo | ||
Komenco | 15-a de aprilo 1908 vd | |
Lando(j) | Aŭstrio vd | |
Sidejo | Vieno | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Viena Psikoanaliza Societo (en germana: Wiener Psychoanalytische Vereinigung, WPV), antaŭe konata kiel Merkreda Psikologia Societo (ĉar ĝi kunvenis merkrede), estas la plej malnova pripsikoanaliza societo en la mondo. En 1908, montrante sian kreskantan institucian statuson kiel internacia psikoanaliza aŭtoritato tiama, la Merkreda grupo estis rekonstituita kun sia nova nomo kaj Sigmund Freud kiel Prezidanto posteno el kiu li rezignis en 1910 favore de Alfred Adler.[1] Dum sia 36-jara historio, inter 1902 kaj 1938, la Societo havis totalon de 150 membroj.