Vinajo (laŭvorte disciplino) estas en pli mallarĝa signifo aro de reguloj de konduto por budhisma monaĥa komunumo aŭ samgo. La doktrino de la Budho eblas ĝenerale dividi en du partojn: Darmo aŭ scienco kaj Vinajo aŭ disciplino. Eblas diri, ke la unua okupiĝas per teorio kaj la alia per praktiko, eĉ kiam fakte ili grandparte transkovras unu la alian.
Vinajo-pitako estas la unua parto de budhisma leĝo Tripitako. Ties kernon kreas Patimokkha. En teravada tradicio ĝi enhavas 227 regulojn por la monaĥoj (bhikkhu) kaj 311 por monaĥinoj (bhikkhuni). Aliaj lernejoj havas diferencan nombron de reguloj.
Parto de Vinajo-pitako estas multaj pluaj tekstoj, el kiuj kelkaj klarigas devenon de ordenaj reguloj el konkretaj incidentoj en la monaĥa komunumo. Aliaj enhavas detalojn el vivo de signifaj lernantoj de la Budho kaj iliajn vekiĝojn. Pluaj tekstoj priskribas, kiel la unuopaj reguloj devas esti validigataj kaj kiel devas esti solvataj disputoj inter bikŝuoj.