Volgo | |
ruse: Волга | |
rivero | |
Volgo proksime de Saratov
| |
Lando | Rusio |
---|---|
Regiono | Volgio |
Urboj | 10
|
Fontrivero | Valdaja Altaĵo |
- situo | Volgoverĥovje, distrikto Ostaŝkov, Tverja provinco |
Enfluejo | Kaspio |
- situo | Astraĥana provinco |
Longo | 3 530 km (2 193 mi) |
Akvokolektejo | 1 361 000 km² (136 100 000 ha) |
Trafluo | Volgogrado |
- mezproksima | 8 000 m³/s |
La akvokolekta areo de la rivero Volgo
| |
Vikimedia Komunejo: Volga | |
Volgo (antikva nomo Ra, en la mezepoko Itil, ruse: Волга, tatare: Идел, ĉuvaŝe: Атӑл, montmarie Йыл, ebenmarie Юл) estas rivero en Rusio, la plej granda en Eŭropo. Ĝia longeco - 3530 km, areo de baseno - 1.361.000 km2. Volgo komenciĝas sur la Valdaja Altaĵo kaj enfluas la Kaspian maron ĉe ĝia nordokcidenta bordo.
La rivero Volgo posedas ĉirkaŭ ducent alfluantojn; la ĉefaj estas Kama (maldekstra) kaj Okao (dekstra). Volgon kunligas al la Azova kaj Nigra maroj la Volgo-Dona kanalo, kun Blanka maro - la kanalo Blanka maro - Balta maro kaj la Norda-Dvina sistemo, kun Balta maro - la Volgo-Balta akva vojo, la sistemoj de Tiĥvin kaj Viŝnij Voloĉjok.
Dum la 20-a jarcento ĉe Volgo aperis multaj akvobaraĵoj, lokaj setlejoj estas forigitaj kaj granda parto de Volgo ŝanĝiĝis al ĉeno da artefaritaj baraĵlagoj.
La ĉefaj urboj kiuj troviĝas laŭ la rivero estas Tver, Jaroslavl, Niĵnij Novgorod, Ĉeboksari, Kazan, Uljanovsk, Samara, Saratov, Volgogrado kaj Astraĥano. Kvar el ili (Niĵnij Novgorod, Kazan, Samara, Volgogrado) estas milionurboj. La regionon laŭ kiu fluas Volgo oni nomas Volgia regiono, aŭ Volgio.