Vortaro de Esperanto

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vortaro
de Esperanto
Vortaro de Esperanto
Vortaro
de Esperanto
Aŭtoro Kabe
Eldonjaro 1911
Urbo Parizo
Eldoninto Hachette
Paĝoj 175
vdr

Vortaro de Esperanto [1] de Kazimierz Bein (Kabe) estas la unua tute unulingva difin-vortaro de Esperanto kaj pro tio historia antaŭulo de la Plena Vortaro de Esperanto de 1930 kaj de la hodiaŭa Plena Ilustrita Vortaro (PIV - lasta eldono en 2005). Ĝi precipe helpas al la kompreno de la vort-trezoro de l’ Fundamento de Esperanto. Ĝia unua eldono aperis en 1911, la dua senŝanĝa en 1922, la tria kaj lasta, same senŝanĝa, en 1925 kun po 175 p. Aperis 8500 ekzempleroj. Ĝia sola antaŭulo estis la Plena Vortaro Esperanto-Esperanta kaj Esperanto-Franca de Émile Boirac de 1909, kies malprecizan difinan parton la Kabe-vortaro tamen forte superas.

  1. Vortaro de Esperanto en Enciklopedio de Esperanto/V, 1934

Developed by StudentB