Vortero

Vortero (aŭ neanalizeble morfemo[1][2] el la greka μορφή, morfo) estas la plej malgranda signifohava unuo en lingvo. Ĉi tiu difino estis establita en 1933 de la lingvisto Leonard Bloomfield. Sed oni povas kritiki ĝin ĉar ekzemple en kat'o estas du vorteroj, sed -o ne havas signifon laŭ plej ĝenerala senco, sed nur gramatikan informon, do oni povus difini vortero kiel la plej malgranda informhava unuo en lingvo.

Esperanta ekzemplo: La vorto "nekredeble" konsistas el kvar vorteroj: NE, KRED, EBL kaj E. NE estas prefikso, EBL estas sufikso, kaj E estas finaĵo.

  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 757
  2. Reta Vortaro pri "morfemo" - Bonvolu atenti, ke la pli "esperanteca" esprimo "vortero" havas pli ĝeneralan difinon tie!

Developed by StudentB