Waffen-SS | |||||
---|---|---|---|---|---|
armea branĉo | |||||
Komenco | 17-a de marto 1933 vd | ||||
Fino | 8-a de majo 1945 vd | ||||
Antaŭe | SS-Verfügungstruppe vd | ||||
Lando(j) | Nazia Germanio • Germanio vd | ||||
Sidejo | Berlino | ||||
Moto | Meine Ehre heißt Treue • My honour is loyalty • הכבוד שלי הוא נאמנות • Min ære heter troskap | ||||
| |||||
La Waffen-SS (Germana vorto por "Armita SS") estis la milita fako de la organizaĵo Schutzstaffel ("Protekta Skadro") aŭ mallonge SS, grupo de la naziisma partio NSDAP de Adolf Hitler. Waffen-SS funkciis dum la Dua Mondmilito. Ĝi kreskis de tri regimentoj al pli ol 38 divizioj, kaj servis apud la kutima armeo de Nazia Germanio (Wehrmacht Heer), sed neniam estis oficiale parto de ĝi, laŭ la volo de Adolf Hitler. Li volis ke ĝi restu kiel fako de la NSDAP kaj estiĝi supera policaro post la fino de la Dua Mondmilito.[1] Estante parto de la organizaĵo SS, ĝi estis regita de ties gvidanto Heinrich Himmler.