Krome, li faris gravajn kontribuaĵojn al nuklea fiziko, kvantuma kampa teorio kaj partikla fiziko. Krom tio li grave kontribuis al laboroj sur la kampo de hidrodinamiko de turbulado, la atomnukleo, feromagnetismo, kosma radiado kaj elementaj partikloj kaj li estis projektinto de la unua postmilita nuklea reaktoro en Karlsruhe, Germanio.
Post la Dua Mondmilito, li estis nomumita direktoro de la Instituto Kaiser Vilhelmo por Fiziko, kiu estis baldaŭ poste renomita la Instituto Max Planck por Fiziko. Li estis direktoro de la instituto ĝis ĝi estis movita al Munkeno en 1958, kiam ĝi estis vastigita kaj renomita la Instituto Max Planck por Fiziko kaj Astrofiziko.
Heisenberg estis ankaŭ prezidanto de la Deutsche Forschungsgemeinschaft (Germana Esplor-Konsilio), prezidanto de la Komisiono por Atoma Fiziko, prezidanto de la Atomfizika Laborgrupo kaj prezidanto de la Fondumo Alexander von Humboldt.
Lia persono estis dum longa tempo kontestata pro sia polemika rolo en la disvolvo de atomaj armiloj dum la tempo de la Tria Regno[2].