Wietmarschen | ||||||
| ||||||
neurba komunumo de Germanio | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
Administrado | ||||||
Federacia lando | Malsupra Saksio | |||||
Distrikto | Distrikto Grafschaft Bentheim | |||||
Urborajtoj | – | |||||
Telefona antaŭkodo | 05925 (okcidenta parto), 05908 (komunumoparto Lohne, oriente), 05946 (vilaĝo Füchtenfeld, norde) | |||||
Poŝtkodo | 49835 | |||||
Aŭtomobila kodo | NOH | |||||
Oficiala Municipokodo | 03456025 | |||||
Subdivido | 6 komunumopartoj (Ortsteile) | |||||
Politiko | ||||||
Komunumestro | Alfons Eling | |||||
Partio de komunumestro | CDU | |||||
Adreso de la administrejo | Hauptstraße 31 | |||||
Demografio | ||||||
Loĝantaro | 12742 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)] | |||||
Geografio | ||||||
Geografia situo | 52° 32′ N, 7° 8′ O (mapo)52.5330555555567.1330555555556Koordinatoj: 52° 32′ N, 7° 8′ O (mapo) | |||||
Alto super la marnivelo | 21 m | |||||
Areo | 119,84 km² | |||||
Oficiala retejo | https://www.wietmarschen.de/ | |||||
Wietmarschen estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Grafschaft Bentheim de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 742 loĝantojn.
La ĉefaj komunumopartoj estas la komunumopartoj Wietmarschen okcidente kaj la pli granda Lohne oriente; inter la du situas la germana aŭtovojo A31 kaj granda lago, kiu somere estas populara natura naĝejo. Pliaj komunumopartoj estas la vilaĝoj Füchtenfeld, Nordlohne, Schwartenpohl kaj Lohnerbruch. Situanta en la pleja nordoriento de la distrikto, la komunumo estas multe pli proksima al la urbo Lingen en la najbara distrikto Emsland ol al urbo de la propra distrikto: de la plej orienta loko de la komunuma teritorio, ĝis la urbocentro de Lingen estas distanco de nur 3 kilometroj.
La germana verkisto Erich Maria Remarque en 1919 kaj 1920 laboris kiel instruisto en Lohne.