William Bell Scott | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de septembro 1811 en Edinburgo |
Morto | 22-an de novembro 1890 (79-jaraĝa) en South Ayrshire |
Tombo | Old Dailly Parish Church (en) |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) |
Alma mater | Edinburga Kolegio de Arto |
Familio | |
Patro | Robert Scott (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo grafikartisto poeto verkisto arthistoriisto |
William Bell SCOTT (25a de junio 1811 – 10a de februaro 1890) estis skota artisto per olepentraĵoj kaj akvareloj kaj foje per gravurado. Li estis ankaŭ poeto kaj artinstruisto, kaj liaj postmorte publikigitaj memorverkoj havigas paroleman kaj ofte viglan bildon de la vivo en la etoso de La Antaŭ-Rafaelida Frataro; li estis speciale proksima al Dante Gabriel Rossetti. Post edukiĝo en Edinburgo, li translokiĝis al Londono, kaj el 1843 ĝis 1864 li estis estro de la School of Art en Newcastle upon Tyne, kie li aldonis industriajn temojn al la tradicia repertorio de pejzaĝoj kaj historia pentrarto. Li estis unu el la unuaj britaj artistoj kiuj etende priskribis la procezojn de la Industria Revolucio. Li revenis al Londono, kie laboris por la "Science and Art Department" ĝis 1885.[1]
Li pentris ciklon de historiaj temoj mikse kun scenoj el la moderna industrio por Wallington Hall en Northumberland (nuntempe de National Trust), liaj plej bone konataj verkoj, kaj pure historian ciklon por la kastelo Penkill en Ayrshire en Skotlando.
Li ne pentris multajn portretojn, sed lia mirinda portreto de lia amiko Algernon Charles Swinburne estas la ikona bildo de la poeto. Liaj inkodesegnoj estis desegnita ĉefe por ilustri siajn librojn.