![]() |
Tiu artikolo temas pri la sistemo por enmeti supersignajn literojn. Por la programaro, vidu la artikolon Fenestra Sistemo X; por informoj pri la deviga enigo en Vikipedio en Esperanto, vidu la artikolon VP:OD:X. |
X-sistemo (aŭ x-kodo aŭ iksokodo) estas surogata skribosistemo por Esperanto. En tiu sistemo oni prezentas la supersignajn literojn per la jenaj kodoj (kun ekzemploj):
Pro tio, ke la interreto estis origine konstruita en la angla, ĝi bone subtenas la 26 anglajn literojn, sed ne la aliajn literojn de aliaj lingvoj. Tial la x-sistemo estas universale videbla kaj traktebla—per TTT-legilo, retpoŝtilo, ktp.
La moderna solvo en la Interreto por ne-anglalingvaj skribsistemoj estas Unikodo. Jam de pluraj jaroj ĉiuj gravaj TTT-programoj subtenas ĝin, kaj la subteno rapide fariĝas tute universala. Por statistiko vidu ĉe Esperanto.