Zuluangla Milito

Fotomontaĵo de la angla-zulua milito: De maldekstre dekstren dekstrume: La Batalo apud Isandhlwana, La ofensivo de la 17-a Lancistoj ĉe Ulundi, la brita defendo de Rorke's Drift, kaj la brita defendo de Kambula

La Zuluangla Milito okazis en 1879 inter la Brita imperio kaj la Zulua Regno. Sekve kampanjo per kiu Henry Herbert, Lord Carnarvon, sukcesis konstrui federacion en Kanado, oni supozis, ke simile kombinaj militaj kaj politikaj kampanioj sukcesus ĉe la afrikaj regnoj, tribaj areoj kaj respublikoj de Buroj en Suda Afriko. En 1874, Sir Henry Bartle Frere estis sendita al Suda Afriko kiel Alta Komisianro por la Brita Imperio por realigi tiajn planojn. Inter malfacilaĵoj estis la ekzisto de sendependaj ŝtatoj Sudafrika Respubliko kaj la Regno de Zuluoj kaj ties armeoj.[1] Frere, meminiciate, sen aprobo de la brita registaro[2][3] kaj cele instigi milton kontraŭ la Zuluoj, estis prezentita ultimaton la 11an de Decembro 1878, al la zulua reĝo Cetavajo kiun tiu ne povus plenumi.[4] Cetavajo ne plenumis kaj Bartle Frere sendis Frederic Augustus Thesiger, Lord Chelmsford, por invadi Zululandon.[5] La milito rimarkindas pro kelkaj partikule sangoverŝaj bataloj, kiaj surpriza venko de Zuluoj ĉe Isandlvano, same kiel marko de imperiismo en la regiono. La milito rezultis en britia venko kaj fino de la sendependa zulua lando.

  1. Knight (1992, 2002), p. 8.
  2. Spiers, p. 41
  3. Ian Knight, Zulu War, Osprey, 2004, p. 9, "By late 1878 Frere had manipulated a diplomatic crisis with the Zulus..."
  4. Colenso, pp. 261–262. Ankaŭ: Ian Knight, Zulu War, Osprey, 2004, p. 11, "... an ultimatum with which, Frere knew, they could not possibly comply."
  5. Morris, pp. 291–292

Developed by StudentB