Ulriko ZVINGLO | |
---|---|
Sacerdoto kaj humanisto | |
Persona informo | |
Naskonomo | Ulrich Zwingli |
Naskiĝo | 1-a de januaro 1484 en Wildhaus, Kantono Sankt-Galo, Svisa Ĵurkomunumo |
Morto | 11-a de oktobro 1531 en Kappel ĉe Albis, Kantono Zuriko, Svisa Ĵurkomunumo |
Mortokialo | Mortis en batalo |
Lingvoj | latina • germana |
Ŝtataneco | Svisa Ĵurkomunumo |
Alma mater | Universitato de Vieno Universitato de Bazelo |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)oj | Jakob Zwingli (en) , Andreas Zwingli (en) , Klaus Zwingli (en) kaj Heini Zwingli (en) |
Edz(in)o | Anna Reinhart (en) |
Infanoj | Regula Gwalther-Zwingli (en) , Huldrich Zwingli (en) , Wilhelm Zwingli (en) , Anna Zwingli (en) |
Okupo | |
Okupo | teologo Protestanta reformisto verkisto pastro tradukisto predikisto |
Ulriko ZVINGLO (1-a de januaro 1484 - 11-a de oktobro 1531) (germane, Ulrich (Huldreich) Zwingli), svisa sacerdoto kaj humanisto unuflanke sed militkrimulo kaj despoto aliflanke, florinte en Zuriko dum la 1520-oj, estis, kun Lutero kaj Kalvino, unu de la ĉefaj fondintoj de protestantismo, estinte la plej radikala el la tri. Li abolis monaĥismon, meson, la sakramentojn (escepte de bapto kaj komunio kiel tute simbolaj ritoj), bildojn kaj muzikon en la preĝejo, inter aliaj. Post lia morto, Kalvino moderigis kaj sistemigis la svisan protestantismon de Zvinglo, kiu poste fariĝis la ĉefa formo de protestantismo ekster Germanio kaj Skandinavio.