Serenado (it. sereno gaja, al sereno sub serena ĉielo; ankaŭ sera vespero) estas koncerteto ludata dumnokte aŭ -vespere de libera formo, kutime prezentata kiel subĉiela koncerteto (ekzemple sub la fenestroj de iu, kiel montro de amo aŭ respekto) de distra karaktero. La termino estas dokumentebla ekde la 17-a jarcento. Sendepende de la prezentmaniero oni komprenas ekde la viena klasiko sub serenado ankaŭ suitecan instrumentaĵon kun pli granda nombro da movimentoj, je kio la nomo serenado estas uzata nur koncerne la kompozician ideon de prezentado de vespermuziko.