Tumo (tibete por “interna varmego, interna fajro, la kolerulo, furioza virino”[1]; sanskrite चण्ड, IAST-Transliterumado caṇḍālī aŭ caṇḍa [2]) estas la termino por progresanta, tantra meditad-teĥniko de la Vahrajana Budhismo. Ekstera celo, kaj ankaŭ la fonto de la nomo de tiu kontempla praktiko, estas konscia, forta altigo de la korpa temperaturo kun samtempa imunigo kontraŭ malaltaj eksteraj temperaturoj sen helpiloj. Interna celo de tiu anim-ekzercaĵo estas direktata energifluo de interne al eksteren por estingi negativajn sentojn kaj pensojn “bruligante”.