Urbo Aracaju | |
Flago | Blazono |
municipo de Brazilo • urbego | |
---|---|
Datreveno | 17-a de marto |
Fondiĝo | 1855 |
Nomo de la loĝanto | aracajuano |
Moto | "Pax et Labore" (Paco kaj laboro) |
Urbestr(in)o | João Alves Filho (Demokratoj) ĝis 2016 |
Situo | |
Subŝtato | Serĝipo |
Mezoregiono | Leste Sergipano |
Mikroregiono | Aracaju |
Najbaraj urboj | Ne disponebla |
Geografiaj aspektoj | |
Areo | 181,80 km² |
Loĝantaro | 544.039 loĝ. 2009 [1] |
Loĝdenso | 2.952,60 loĝ./km² |
Alteco | 4 metroj |
Klimato | tropika |
Horzono | UTC-3 |
Sociaj indikiloj | |
IHD | 0,794 2000 [2] |
MEP | R$ 5.029.753.000 (66) - 2006 [3] |
MEP per capita | R$ 9.954,00 2006 [3] |
Aracaju (10° 54′ 36″ S 37° 4′ 12″ U / 10.91000 °S, 37.07000 °U (mapo)Koordinatoj: 10° 54′ 36″ S 37° 4′ 12″ U / 10.91000 °S, 37.07000 °U (mapo)) (foje Esperantigita kiel Arakaĵuo) estas ĉefurbo de la brazila subŝtato Sergipe. La municipo Aracaju havis 498.619 loĝantojn en 174 km² (ĉ. 2800 loĝ/km²).
Ĝi estas apud Atlantiko, kaj en ĝi estas la riveroj Sergipe kaj Poxim. Aracaju, ankaŭ aglomeriĝas al municipoj São Cristóvão, Nossa Senhora do Socorro kaj Barra dos Coqueiros. Tiu ĉi aglomeraĵo konsistas el 766.803 loĝantoj laŭ datumbazo de 2005.
Aracaju estis fondita en 1855 de brazila inĝeniero Sebastião Basílio Pirro. Aracaju ne estis tiam ĉefurbo de Sergipe. La vorto Aracaju signifas "akaĵuarbo de papagoj".