Ĉi tiu artikolo temas pri parto de la korpo de
homo aŭ aliaj
bestoj . Por aliaj signifoj vidu
la artikolon Membro.
En anatomio, membro estas movebla elstaraĵo de la korpo de homo kaj de aliaj bestoj.
Laŭ specioj, membroj havas specifajn nomojn.
- Ĉe la homo:
- La du malsupraj membroj, kruroj, ligiĝas al la malsupra parto de la trunko per artikoj ĉe la koksoj.
- La du supraj membroj, brakoj, havas ligan artikon ĉe la supra parto de la trunko en la ŝultroj .
Ĉe la viro aŭ aliaj virbestoj, la peniso estas ankaŭ nomata seksa membro.